Bushaltejo

(Originala titolo: Pensando nela)
Verkis: Graham Gouldman
Portugallingva traduko: Rossini Pinto (el Bus stop)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

En la bushalteja vico staris ŝi kaj mi
Sen ombrel' en tiu pluva mateno de juni'
Nia buso malfruiĝis, ni enamiĝis tuj
Dum ni kisis, brue falis mia paperuj'

Ĉiutage mi renkontis ŝin, ni promenadis,
Nin brakumis kaj babilis ĝis vesper'
Ĉiuj konsideris nin frenezaj,
Sed enviis nin pro tiu varmoplena amafer'

Baldaŭ tamen mi batalis kun mia amatin'
Bedaŭrinde mi malkovris, ke ŝi perfidis min
Sola ĉe la bushaltejo mi nur memoras nun
La feliĉan tempon kiam por mi brilis la sun'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!