Vivo vivo portu min

(Originala titolo: Deixa a vida me levar)
Verkis: Serginho Meriti k Eri do Cais
Traduko: Vitor Mendes

Mi preskaŭ ĉion jam travivis en ĉi vivo
kaj ja daŭre min atendas
nur ŝirmej' sub la ĉiel'
Mia origin' estas malriĉa
sed la koro estas nobla
Faris Di' min ĉi miel'

Vivo vivo portu min (vivo portu min)
Vivo vivo portu min (Vivo portu min)
Vivo vivo portu min (Vivo portu min)
Estas mi feliĉa kaj
Al Dio multe dankas mi

Mi donas al Di' komplimenton
Dankante kun fidela sento
Pro sort' donita de Li
Se mi ne havas ĉion bezonatan
Zorgas mi l' havatajn
tre trankvile iras mi

Se ĉio ne okazas laŭ mi esperas
tio min vere ne ĉagrenas
la viv' estas al mi por rul'
Tiele kaj trapele iras mi
feliĉa kaj kore dankema
Pro ĉio al mia Di'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!