La dometo

(Originala titolo: Casinha pequenina)
Tradicia
Traduko: Pastro Machado

Ĉu vi memoras la dometon, la loketon
Naskiĝejon de la am'?
La palmarbo de la korto pro la forto
De l' saŭdado mortis jam!

Ĉu vi ne gardas en la koro kaj memoro
Viajn ĵurojn antaŭ Di'?
Tiun kison kaj kisadon, sigeladon
De la amo inter ni?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Familio estas ĉio

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!