Serginho Meriti

Sérgio Roberto Serafim, (Rio-de-Ĵanejro, ĉ. 1959), pli konata kiel Serginho Meriti, estas brazila kantisto kaj komponisto.

Li naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, kvartalo Madureira, sed kreskis en la urbo São João de Meriti, tial lia kromnomo. Lia patro estis gaŭĉa, gitaristo, kaj lia patrino estis kantistino kaj komponistino de religiaj kantoj.

Kun diversaj gravaj sambaj artistoj li kunverkis, kiel Alcione, Zeca Pagodinho, Neguinho da Beija-Flor kaj Arlindo Cruz. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!