Revulo

(Originala titolo: Imagine)
Verkis: John Lennon
Portugallingva traduko: Antônio Marcos (el Imagine)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Ĉielo ne ekzistos
Nek fajro de l' infero
Forestos la mensogo
Triumfos ĉiam vero
Feliĉ' por la popoloj
Por vi kaj eĉ por mi

Ne plu ekzistos morto
Nek ĝemoj en l' aero
Forvelkos religio
Finiĝos korsufero
Feliĉ' por la popoloj
Por vi kaj eĉ por mi

Ne konsideru min revulo
Ĉar sola ja ne estas mi
Audiĝos nia ĝoja kanto
Al la mondo revenos Di'

Ne estos posedaĵo
Nek ploro, nek mizero
Soifo kaj malsato
Ne regos sur la Tero
Feliĉ' por la popoloj
Por vi kaj eĉ por mi

Ne konsideru min revulo
Ĉar sola ja ne estas mi
Audiĝos nia ĝoja kanto
Al la mondo revenos Di'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Imagu
Imagu

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!