Mi volas nur

(Originala titolo: Eu quero apenas)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: nekonata

Mi nur deziras rigardi kampojn
kaj volas nur kanti miajn kantojn
ne volas mi kanti en soleco
mi volas ĥoron da mil birdetoj

Refreno:

Amikan kanton mi volas porti
al ĉiu ĝin bezonanta, ha
Amikojn mil mi deziras havi
kaj volas kanti pliforte ja.

Mi volas pere de l’ vento-forto
la barkon mian stiri al nordo;
kaj alveninte al vojaĝfin’,
fiŝojn ĵus kaptitajn disdonos mi.

(Refreno)

Mi volas ke paco ĉiam estu
ke ĉiuj kortoj senmuraj restu
ke mia filo paŝadu firme
kantante laŭte kaj ja sentime.

(Refreno)

Ke pri la vivo decidu amo
ke estu ĉie amika mano
se mia frato tristege ploros
ĉe li mi estos kun la konsolo.

(Refreno)

Ho kun mi venu rigardi kampojn
kaj kanti ni kune miajn kantojn.
Ne volas mi kanti en soleco
mi volas ĥoron da mil birdetoj

(Refreno)


Rim: se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al mi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!