Imagu

(Originala titolo: Imagine)
Verkis: John Lennon
Portugallingva traduko: Antônio Marcos (el Imagine)
Esperanta traduko el la portugala: Afonso Camboim

Imagu ne-paradizon
(Facilas, nur klopodu),
nenian inferon sube,
ĉielarkaĵon nur; nu,
imagu ĉiujn vivantajn
celante hodiaŭon.
Imagu ne-naciojn
(Facilas ja, vi kredu)
nenian ajn mortigilon,
ne-religiojn ankaŭ;
imagu ĉiujn vivantajn
tutpace por la paco.
Jen revul’ ĉe vi, jen mi,
sed ne ununura hom’.
Al ni ligiĝu
ĥore ja, la mondo, unu sama ton’.
Imagu ne-posedojn
(Ĉu vi sukcesas? ĉu? ĉu?),
perforton-ne, ne-avaron,
fratecan la homaron;
imagu ĉiujn vivantajn
kunĝuante l’ tutan mondon.
Jen revul’ ĉe vi, jen mi,
sed ne ununura hom’.
Al ni ligiĝu
ĥore ja, la mondo, unu sama ton’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Imagu
Revulo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!