Antônio Marcos

Antônio Marcos Pensamento da Silva (San-Paŭlo, 8ª de novembro 1945 — San-Paŭlo, 5ª de aprilo 1992) estis brazila kantisto, komponisto, humuristo kaj aktoro.

De 1960 ĝis 1962, elstariĝis en la televidprogramo de Estevam Sangirardi, kantante, gitarludante kaj humurante. Lia unua albumo estis registrita ĉe eldonejo RCA Victor, kiel ano de muzikgrupo Os Iguais. En 1969, li partoprenis la 5an Festivalon de Brazila Muziko ĉe TV Record, en kiu li konkeris la 4an premion kaj ankaŭ la premion Plej Bona Interpretisto. Ekde tiam pluraj kantoj de li registritaj fariĝis furaraĵoj.

Kiel aktoro, li partoprenis de pluraj filmoj (Pais Quadrados... Filhos Avançados kaj Som, Amor e Curtição) kaj teatraĵoj (Arena Conta Zumbi kaj Hair) kaj laboris ankaŭ en televidserioj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!