Sorto

(Originala titolo: Sina)
Verkis: Djavan
Traduko: Flávio Fonseca

Vola sort’
Oro de mino
Ies kor’
Patro, patrino
Tuta laz’
Pura rutino
Ĵaz’…
Vian nomon citos mi
Por veki amon tro
Ina figuro
Art nouveau
De la Naturo
Tuta laz’
Beleca puro
Ĵaz’…
Lumo de granda plezur’
Neeviteble estas neon’
Kiam krio de plezur’
Skurĝos venton, do:
Reveillon

Lunlumar’
Steleto de l’ mar’
La suna don’
Verŝajne iam
Furio de la front’
En ni facetos la sonĝon
Ĝis la genez’ de son’
Kaj tiel plu komponi al
Totala bon’.


Rim:
Art nouveau = internacie konata franca nomo por certa arta stilo.
Reveillon = internacie konata franca nomo por nokta (speciale la jarfina) festo.

Prezentita en koncerto dum UK en Praga, 1996.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!