Ne plu milito

Verkis: Odília Milhomens

Ne plu milito en la mondo...
Ni ĉiuj preĝu!
Lasu ke l' vento forviŝu
tutan malbonon.
Al Jesuo fidu kaj sekvu
la Diordonojn...
Do la Homaro estos frata
kaj amikema!

Kial vi dubas pri tiu vero?
Kial vi turnas vian kapon?
Milito nur kaŭzas suferon,
Kaj neniu gajnas!

Neniu gajnas!
Sed ĉiuj malvenkas!



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!