(Originala titolo: Chega de saudade)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Ho, mia tristeco, diru al ŝi,
Ke sen ŝi nur estas mizer',
Petu ke komprenu, ke tuj revenu,
Ĉar min ĉagrenas la sufer'.
Ne plu ĉi saŭdado! La realo
Estas ke sen ŝi ne plu estas beleco,
Nur tristeco, melankolio
Restas nun en mi, kaj ne eliras plu.
Tamen, kiam ŝi revenos, ha!
Kia feliĉo! Kiel provoke!
Ĉar estas malpli da fiŝetoj en la mar'
Ol la kisar' kiun ricevos ŝi plurloke.
En ĉi miaj brakoj mankos vakoj,
Estos kvazaŭ mil atakoj
Fortaj tiel ĉi, mutema mi, mutama ŝi,
Brakumoj kaj kisetoj kaj karesoj, la sen fin',
Por ke finiĝu ĉi afero vivi tiel ŝi sen mi.
Mi ne plu volas ĉi aferon vivi fore ŝi de mi.
Ni du forgesu ĉi aferon vivi ŝi ne apud mi.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mi atendas vian belan kanton, kara Flávio Fonseca! ( Nazaré Laroca)
ResponderExcluirJes, kara amikino! Mi planas fari tion. Dankon!
ExcluirGratulon, Flafon!
ResponderExcluirDankon!
Excluir