Dolĉa mistero

(Originala titolo: Doce mistério)
Verkis: Leo Middea
Traduko: Francis Soghomonian

Nokto kaj sun’
Strato kaj stelo
Kun firma volo
De pura certeco
Urbego kaj lun’
Kun kiso magia
Nur por momento
De foto sublima
Ĉu kreskas en vi
Sento al ĝi simila
Miksiĝas en mi
Varmec’ kaj frostotremo

Ho via beleco raras
Pli ol disko kun voĉ’ de la Majstro
Ĝi pli fortas ol povo parola
Tial sentas min mi stranga

Ja lasis mi
Egan parton de mi
En via libro
Ĉu eko ĉu fin’
Kareso saŭdado
Danco brakumo
Kun la espero
Ke ne tro malfruas
Vin vidi denove
La destin’ por ni misteras
Floras jam en mi la
Promes’ de io forta

Ho via beleco raras...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!