Iu min avertis

(Originala titolo: Alguém me avisou)
Verkis: Ivone Lara
Traduko: Flávio Fonseca

Oni vokis min
Jen mi tie ĉi, kion do?

De tie venis mi en mia infanaĝo
Mi venis en mia infanaĝo
Kaj iu min avertis,
Ke mi venu kun zorgema saĝo

Estas mi tre obeema
Sed ne eblis la rezist'
En hazarda samborondo
Mi kuniĝis al mondo
De l' ĝoja sambist'

Mi en Baio rakontos
Ĉion pri ĉi histori'
Baptopaĉjo, ne koleru,
Tio estas la ver',
Universo por mi


Rim: Baio = unu el la brazilaj ŝtatoj, originale Bahia (laŭ Vortaro de Túlio Flores).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!