Ivone Lara

Yvonne Lara da Costa, pli konata kiel Dona Ivone Lara (Rio-de-Ĵanejro, 13ª de aprilo 1922 – Rio-de-Ĵanejro, 16ª de aprilo 2018), estis brazila kantistino kaj komponistino, fama kiel Reĝino de l' Sambo kaj Grava Sinjorino de l' Sambo.

Ŝi verkis kune kun Mano Décio da Viola, Silas de Oliveira kaj Délcio Carvalho, inter aliaj. Kaj inter la gekantistoj kiuj registris ŝiajn komponaĵojn elstariĝas Clara Nunes, Roberto Ribeiro, Maria Bethânia, Gal Costa, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Paula Toller, Paulinho da Viola, Beth Carvalho, Mariene de Castro, Roberta Sá, Marisa Monte, Elba Ramalho, Zeca Pagodinho, Martinho da Vila, Arlindo Cruz, Adriana Calcanhoto, Zélia Duncan, Diogo Nogueira kaj Dorina. Unu el ŝiaj plej konataj verkoj, la sambo Sonho Meu (Sonĝo mia), furoris per la voĉo de Maria Bethânia kaj Gal Costa en 1978, kies albumo vendiĝis je pli ol unu miliono da ekzempleroj.

Dona Ivone laboris ankaŭ kiel aktorino, partopreninte en kinfilmoj kaj kiel Tia Nastácia en specialaj eldonoj de la televidprogramo Sítio do Pica-Pau Amarelo. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn ŝiajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!