Amo-histori'

(Originala titolo: Historia de un amor)
Verkis: Carlos Eleta Almarán
Traduko: Vitor Mendes

Vi ne plu estas ĉe mi, ho mia kor'
En l' anim' estas nur ĉi akra saŭdad'
Se ne eblas vidi vin
Kial Di' kunigis nin
Por ĉi posta suferad'

Estis vi ĉiam al mi vivokial'
Vin adori estis mia religi'
En la kisoj viaj estis
Tiu varmo kiam festis
Nia amo kaj pasi'

Jen la amo-histori'
Sen simil', sen egal'
Jen la fonto de kompren'
Pri la bon' kaj la mal'
Jen ĝi donis al mi vivon
Sed foriĝis tiu sun'
Jen ĉi mallumega nokt'
Kiel do mi vivos nun?

Jen la amo-historio


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!