Rekonvekso

(Originala titolo: Reconvexo)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Mi estas pluvo ĵetanta sablon de Saharo
Sur la Romajn aŭtomobilojn
Mi estas sireno dancanta, la sentima Jara
Akvo de Amazonio

Mi estas ombro de l' voĉ' de l' matriarko de Nigra Romo
Vi ne min alnomas, eĉ ne duonon da mi
Blindigas vin mia sono, kiu do vi?
Kiu ne tremis pro ĵaz' de Henri Salvador
Kiu ne sekvis Olodumon tra la Pelô
Kaj kiu ne ridis kune kun Andy Warhol
Kiu ne, kiu eĉ ne diris ne

Mi estas negro nordamerikano forta
Kun ora juvel' sur orelo
Mi estas flor' de l' unua muzikaĵa belo
Plej oldnova glavo perforta

Mi estas odoro de libroj ja senesperaj, kaj Gita Gogoja
Vi vidas min ĝoja, sed vi ne komprenas min
Mi nun senvoja, formetos tiun ĝis fin'
Kiu ne preĝis laŭ tagnaŭ' de Dona Canô
Kiu ne sekvis povrulon Joãozinho Beija-Flor
Kiu ne amis subtilelegantan Bobô
Kiu ne estas rekonkav' nek rekonvekso


KURIOZAĴO:

Caetano mem asertas, ke la mesaĝo de la teksto estas direktata al la ĵurnalisto Paulo Francis, kiu tiam verkadis negative pri Brazilo en novjorka periodaĵo. Laŭ Caetano, Francis estis nekapabla kompreni la plurajn facetojn de la brazila kulturo, kiun eĉ alilandaj artistoj komprenis, emocie kaj respektoplene.

Rim:
- Jara (portugallingve: Iara, Uiara aŭ Mãe-d'Água) - laŭ la brazila folkloro kaj la tupi-gvarania mitologio, estas belega sireno vivanta en Rivero Amazono.
- Matriarko de Nigra Romo - ĉi tie la aŭtoro faras analogion inter Romo kaj Salvadoro, pro la rasmikso kaj la forta ĉeesto de la afrika kulturo en la baia ĉefurbo. Kaj "matriarko" estas referenco al lia fratino, la kantistino Maria Bethânia.
- Henri Salvador - franca ĵaza muzikisto.
- Olodumo (portugallingve: Olodum) - fama lernejo de afrik-brazilaj tamburoj en la urbo Salvadoro, ŝtato Baio. Pro ĝia evoluo kaj graviĝo, ĝi fariĝis organizita grupo por karnavalaj defiloj.
- Pelô - mallongigo de Largo do Pelourinho (t.e. Placo de Pilorio), fama turisma loko en Salvadoro.
- Andy Warhol - usona popa artisto.
- Gita Gogoja - laŭ Caetano mem, temas pri referenco al du famaj brazilaj kantoj, kiuj same uzas la ripetadon "mi estas": Gita (Raul Seixas k Paulo Coelho) kaj Fruta Gogoia (tradicia).
- Dona Canô - patrino de Caetano Veloso kaj lia fratino, Maria Bethânia;
- Joãozinho Beija-Flor (aŭ Joãozinho Trinta) - estas artisto kiu respondecis pri la artaĵoj de la rio-de-ĵanejra samblernejo Beija-Flor. En 1989 li planis ekspozicii statuon de Jesuo Kristo dum la karnavala defilo, sur ĉaro kun artistoj vestitaj je almozuloj, ĉar la tiujara sambo iel temis pri Jesua amparo al ĉiuj homoj. Tamen, la katolika eklezio ial malpermesis tion. Do, Beija-Flor defilis kun la statuo kovrita per nigra tolo, kaj kun granda afiŝo enhavanta la ironian frazon: "Eĉ malpermesate, rigardu nin". Joãozinho, kompreneble, estis unu el la almozul-vestitaj.
- Bobô - unu el la plej bonaj futbal-ludantoj de Baio, iam ano de la brazila teamo.
- Rekonkavo kaj rekonvekso - la Baia Rekonkavo (portugallingve Recôncavo Baiano) estas la regiono ĉirkaŭ la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj (portugallingve Baía de Todos-os-Santos), en la ŝtato Baio (portugallingve Bahia) - vidu foton. Ĝi tiel nomiĝas pro la konkava formato kaj de la golfeto kaj de la interna marbordo. Caetano kreis la neologismon "rekonvekso" por fari poezian kontraŭstaron al Rekonkavo: se oni ne kapablas rigardi la propran kulturon kaj vidi sin mem, oni ne kapablas rekoni kaj valorigi la ceterajn kulturojn.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!