Gitao

(Originala titolo: Gita)
Verkis: Raul Seixas k Paulo Coelho
Traduko: Flávio Fonseca

Kelkfoje vi al mi demandas
Kial mi tiel silentas,
Parolas malmulte pri amo
Kaj ridon malofte prezentas

Vi pensas pri mi tutan tempon,
Min manĝas, min sputas, min lasas
Kaj eble vi min ne komprenas
Mi tamen al vi montros nun

Mi estas lumo de l’ steloj
Mi estas luna kolor’
Mi estas aĵoj de l’ vivo
Mi estas ama horor’

Mi estas tim’ de l’ feblulo
La forto de l’ imagopov’
La blufo de la ludanto
Mi estas, is kaj os

Gita', Gita', Gita', Gita', Gita'!

Mi estas via ofero
La ŝildo kontraŭ konven’
La sango en vampirokulo
Kaj ĵuroj antaŭ malben’

Mi estas brula kandelo
Mi estas lum’ estingata
Mi estas bordo abisma
Mi estas ĉio kaj nenio

Kaj kial vi al mi demandas?
Demandoj ne montros al vi
Ĉar mi faritas el tero
El fajro, el akvo, el aer'

Vi havas min ĉiutage
Sed ne certas ĉu bonas aŭ ne
Sed sciu, mi ĉeestas vin
Tamen vi ne ĉeestas min

El ĉiu tegol', mi tegmento
El ĉiu fiŝar', mi la skvam'
Litero A, mia nomo
El revoj mi estas am’

Mi estas la dommastrino
En monda merkat-abundo
Mi estas man’ de l’ turmento
Ebeno, larĝo, profundo

Gita', Gita', Gita', Gita', Gita'!

Mi estas muŝo en supo
Kaj dento de ŝarko-spec’
Mi estas blindula vido
Kaj de la vido blindec’

Mi, sed mi estas amara lango
La avo, patro, patrin'
Venonta filogenezo
Komenco, fino kaj mezo
Komenco, fino kaj mezo
Jen mi komenco, fino kaj mezo
Jen mi komenco, fino kaj mezo


Rim:
Gitao (originale Gîtâ) = el la sanskrita lingvo, signifas "kanzono" aŭ "poemo".



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!