Dio gardu min

(Originala titolo: Deus me proteja)
Verkis: Chico César
Traduko: James Rezende Piton

Dio min gardu de mi,
De l' malbonaĵoj de la bonuloj
De l' boneco de la malbonul'
Di' min regu, gardu,
Min prilumu, estu brul'

La vojon konas ni survoje
kaj jen fojfoje
Indas la perdiĝ'
Perdita oni pridemandas,
Esplorante frandas,
Trovas sen konsci'

Danĝeras trovi sin perdita,
Nekontentigita,
Sen rigard' aŭ vid',
Pli bonas havi sesan senson,
Kun libera menso
Ami sen avid'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!