Chico César

Francisco César Gonçalves (Catolé do Rocha, 26ª de januaro 1964), pli konata kiel Chico César, estas brazila kantisto, komponisto, verkisto kaj ĵurnalisto.

Li famiĝis nacie kaj internacie en 1996 pro la kanto Mama África. Ĝia muzikvideo ricevis la premion "Plej Bona Muzikvideo de Brazila Muziko" ĉe MTV Video Music Brasil de 1997 kaj estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj elstaraĵoj de l' brazila MTV.

En 2007 li partoprenis la kinfilmon Paraíba, Meu Amor, de la svisa filmisto Jean Robert-Charrue, kies titolkanton li verkis.

De 2011 ĝis 2014 li estis Sekretario pri Kulturo de Paraibo. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!