Riverece

(Originala titolo: Foi um rio que passou em minha vida)
Verkis: Paulinho da Viola
Traduko: Flávio Fonseca

Ja se iam
Mi mem konsultos mian koron
Por fari pri erar' esploron
Mi ion trovos en fin'
Ĉar mia koro manias pri am'
Kaj am' ne facilas en si
La marko de la iluzi' estas tie ĉi
Nur vera am' forviŝos ĝin

Sed, ho (tamen, ho)
Jen okazo diferenca
Kiu markis dekomence
Por ĉiam ĉi mian koron:
Estis tago de karnaval'.
Kovris min ia tristeco,
Mi ne pensis pri la am',
Kiam iel prezentiĝis la trezor':
Portelo, Portelo!
La sambo portanta novtagon
Ekloĝis en mia kor'.

Ha, mia Portelo
Kiam pasis antaŭ mi
Mi sentis mian koron rapida
La tutan korpon lucida
Kaj tuj revenis la ĝoj'
Nedifinebla estis ĝia blu'
Malsama al mar' kaj al la ĉiel'
Ĝi trapasis riverece mian vivon
Kaj tuj mia koro eksekvis ĝin


Rim: Portelo estas unu el la ĉefaj brazilaj samblernejoj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!