Vi al mi influis

(Originala titolo: Tu me acostumbraste)
Verkis: Frank Dominguez
Traduko: Vitor Mendes

Vi al mi influis
Al la aĵoj tielaj
Kaj al mi instruis
Ke ili estas belaj
Alvenis milde vi
Kun tia tento-flor'
Kaj do jen maltrankvil'
Al mia kor',

Ne eblis kompreno
Pri ĉi amo-pleno
Vian mondon raran
Jen de vi lernis mi
Kaj nun mi ne komprenas
Ke vi min substituis
Sed ne al mi instruis
Kiel mi vivu sen vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Mi tre ŝatis tiun antikvan boleron! Gratulon pro ĝia publikigo.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Tre bela ja. Vitor faras bonan laboron, tradukante tiajn bolerojn.

      Excluir
  2. Nu, jes, rompitajn korojn malfacilas kuraci...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!