Humilaj homoj

(Originala titolo: Gente humilde)
Verkis: Garoto k Vinicius de Moraes k Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton

En iuj tagoj min kortuŝas la popolo,
Neeviteble tuj estiĝas brustoprem'
Kaj ĝi okazas malgraŭ mia propra volo,
Kvazaŭ dezirus pretervidi min mi mem

Ĝi same estas kiam mi tra l' ĉirkaŭurbo
Kaj ĉiel ajn, mi en la trajn' por la reven'
Mi sentas tuj ian envion de l' popolo,
Kun ties volo malgraŭ manko de subten'

Tre simplaj domoj kun la seĝoj trotuare
Kaj plej elstare "hejmo" estas sur tabul'
Tra la verandoj, ordinaraj kelkaj floroj
Kiel angoroj pro la manko de angul'

Kaj tiam regas la malĝoj' en mia koro
Ĉar la valoron pli superas la problem'
Mi, ne kredema, petas Dion por la homoj,
Humilaj homoj, al mi venas la plorem'...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Brila muziko, ricevis brilan version, laŭ brila ludado! Dankon kaj egan gratulon!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro la aprezaj vortoj! Uzi la saman adjektivon por la tri okazoj estas vere afabla, ĉar la komponisto kaj la ludisto troviĝas lumjarojn super la tradukinto! :-)

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!