Francinjo Mojosa

(Originala titolo: Chiquita Bacana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: James Rezende Piton

Francinjo Mojosa,
Martinikanino,
Vestiĝas nur per ŝelo
De banan' kun tanino.

Ŝi ne portas robon, kalson' estas for
La vintro por ŝi, jen somera aŭror'
Ekzistencialisto (en plena furor'!),
Ŝi ĉiam nur agas laŭ dikto de l' kor'


Rim (N.T.): En la originalo, "Chiquita" estas kvazaŭ hispanigo de la portugala karesa formo por la nomo Franciskino kaj hispana por la vortoj "eta", "etulino".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu ankaŭ la parodion:
Ĉikita "malbakana"

12 comentários:

  1. Mi vojaĝis al mia infaneco per tiu muziko! Tre mojosa en Esperanto! Dakon, James Rezende Piton!

    ResponderExcluir
  2. Majstra, ege majstra traduko de J. Piton!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ho, sinjoro Affonso, mi ne scias kiel danki tiel altan laŭdon! Feliĉan jaron al vi kaj la viaj!

      Excluir
    2. Ne dankinde, plej kara amiko/frato/samideano James! Min forte impresis via solvo: la konservo de la metriko, akcentaj kaj senakcentaj silaboj, kaj ĉefe la perfekta reprodukto en Esperanto de la enhavo de tiu tre gaja, amuza muziko de Braguinha! Admirinda via talento!

      Excluir
    3. Ho, tio estis trejnita tra la jaroj kaj fariĝis mia mensa "sporto". Mi tion ŝuldas al nia malavara Flávio Fonseca, kiu zorgeme kontrolas ĉiun tradukaĵon kaj delikate atentigas pri misoj en metriko. Li discipline kompilas en Brazila Kolekto nur plene kanteblajn kaj lingve ĝustajn versiojn. Mi ĝojas, ke jaron post jaro mi malpli laborigas lin, kun malpli da atentigoj bezonataj por la sama kvanto da tradukaĵoj.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!