Ĉikita "malbakana"

(Originala titolo: Chiquita Bacana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Parodio: Pastro Machado

Kun ĉiu klubano
ĉi de Pernambuko,
min vestas ne la ŝelo
de banano sed tuko.

En bluzo kaj jupo
aŭ en pantalono,
por ni estas vintro,
malvarma sezono.

Por mi ekzistismo
ne estas ordono,
ne, ĉion mi faras
laŭ kora propono.


Rim: Tiu ĉi parodio estas inversigo de la originala temo, en kiu la virino Chiquita Bacana sin vestas per banana ŝelo, ĉar por ŝi estas ĉiam somero. Kaj la adjektivo bacana signifas "mojosa".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu ankaŭ la version:
Francinjo Mojosa

Um comentário:

  1. Vere, bananaj ŝeloj ne sufiĉas por vintra vestaĵo, sed bananoj mem gustas dum ĉiu sezono - almenaŭ al mi :-)

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!