Mia feliĉeco

(Originala titolo: Minha felicidade)
Verkis: Roberta Campos k Danilo Oliveira
Traduko: Ana Paula Pose

La sunleviĝon vidos mi
Denove ĉi tie
Por veki min
Ĉion, kion sentis mi
Mi gardis por ni
En tiu lok’

Vi estas unu pec’ en mi
Volas mi vivi en viaj brakoj
Eterne
Eterne

Ĉu vi scias tiun tempon, trezor’?
Kie ni renkontiĝis
Tie komenciĝis ja
Mia feliĉeco

Ĉu vi scias tiun kison, trezor’?
Kiam ni renkontiĝis
Tiam komenciĝis ja
Mia feliĉeco

Mi, vi, la sun’, la mar’
Kaj miloj da pejzaĝoj
Por atesti ke
Mi bone irus dum mia tuta vivo
Do sen zorgi pri
Mia feliĉeco

Ĉiu pejzaĝo tuj griziĝas sen vi
Ajna amdeklar’ restas por mi

Do sen kial’
Tial hodiaŭ mi dankas al ĉiel’
Esti kun vi
Esti kun vi
Tial hodiaŭ mi dankas al ĉiel’
Por la feliĉeco



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Por spekti la kompletan videon, abonu:


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!