Borde de tiu rivero

(Originala titolo: Na ribeira deste rio)
Verkis: Dori Caymmi sur poemo de Fernando Pessoa
Traduko: Flávio Fonseca

Borde de tiu rivero
Aŭ borde de la alia
Tagoj pasas en libero
Baro aŭ puŝo nenia
En iu ajna vetero

Mi gapas al ĝia far'
Kiam ĝi faras nenion
Mi nur miras pri spurar'
Kiu malkaŝas ekscion
Pri pasinteca erar'

Vidante mi nur meditas
Ne pri river' kiu pasas
Sed pri kion pens' vizitas
Ĉar ĝi tuj min embarasas
Dum la pason mi nur spitas

Ĉe multaj bordoj mi sidas
Ĉu tie ĉu tie ĉi
Kaj eĉ se ĝin mi ne vidas
Ĝian fluon kredas mi
Ĝi pasadas kaj mi fidas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!