Hejmo

Verkis: Rafael Milhomem sur teksto de Marjorie Boulton

Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
Ŝi kudris; li ĉarpentis. Ligno
kaj ŝtofo ordigite netis,
kaj meblo ŝajnis amosigno.

Ili vivadis pene, ŝpare,
sed ĝoje, kreis sian neston,
revadis pri la hejmo pare,
kaj prifieris tolokeston;

tapetis murojn, plantis florojn,
preparis robojn por la tria –
kiu alportis ja laborojn,
sed igis hejmon ĝojradia.

Pli da infanoj; pli da penoj;
da maltrankvilo, kaj sufero;
pli da laboroj, pli da benoj,
da estonteco kaj espero.

Mebloj akiris siajn mitojn;
infanoj kreskis; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn;
mezaĝa paro jubileis –

Bombo detruis dum sekundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn,
kaj lasis sur malpura grundo
nur meblopecojn, sangajn membrojn.





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Mi gratulas Rafael pro tiu cxi belega verko sur teksto bonega de M. Boulton. La interpreto ankaux estas tre kortusxa. Dankon! Mi tuj prezentos gxin en nia radioelsendo cxi tie en Radio Havano Kubo. Indas gxin disvastigi. Salutojn el Havano!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Bonege amiko! Mi ege feliĉas pri tio!!! Vi troveblas min ĉe @milhomem.rafael ĉe instagtamo!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!