Izaŭra

(Originala titolo: Izaura)
Verkis: Herivelto Martins k Roberto Roberti
Traduko: Paulo Nascentes

Aj, aj, aj, Izaŭra
resti ne povos mi nun.
Se en brakumon mi falos
eĉ ne la vek-horloĝ’
povos do veki min.
(ho laboros mi)

Laborado estas dev’
ĉiuj do respektu ĝin
senkulpigu min, Izaŭra
dimanĉe revenos mi
bonas ja via kares’
do nenia kontraŭstar’
se vi volos ja mi restos
venos tamen malhelpad’
(ho laboros mi)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Kiajn kantojn aŭdadis niaj avoj? Kiel esperante kanti ilin? ["Rememori estas vivi/ hodiaŭ mi sonĝis pri vi"]

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Fakte, ia ajn brazila kanto estas novaĵo por eksterlandaj esperantistoj, kaj novaj kaj malnovaj! ;-)
      Ni traduku ĉion! hahahaha

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!