Rivera fluo

(Originala titolo: Correnteza)
Verkis: Tom Jobim k Luiz Bonfá
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu: la rivera fluo
Portas tiun floron for
Mia amo jam ekdormis
Mokante pri mia kor'
Mokante pri mia kor'

Ĉe marĝeno de l' rivero
Elkliniĝis ingauj'
Kaj la frukton jam maturan
Portis la rivero tuj
Portis la rivero tuj
Portis la rivera fluo

Pluvis dum tuta semajno
Malebliĝis nia par'
La tero iĝis markita
Sur kie pasadis bovar'

Post la longa pluva daŭro
Prezentiĝis ĉielblu'
Ĉe marĝeno de la vojo
La amo venadas plu
La amo venadas plu
La amo

Ou danda'...

Pluvis dum tuta semajno
Malebliĝis nia par'
La tero iĝis markita
Sur kie pasadis bovar'

Vidu: la rivera fluo
Portas tiun floron for
Kaj mi endormiĝis ĝoje
Revante pri nia kor'
Revante pri nia kor'
Revante...

Ou danda'...


KURIOZAĴO:

Ingajuo estas arbo (Inga edulis, de la familio Fabaceae Mimosoideae), kaj ties frukto, la ingao.

Estas konataj ĉirkaŭ 300 specioj de la genro Inga. La ĉefa centro de diverseco estas la amazonia arbaro, sed la genro aperas en Meksiko, Antiloj kaj la tuta Sudameriko. Ĝenerale, la ingaujoj naskiĝas ĉe rivermarĝenoj, pro la granda kvanto da semoj portataj de la inundoj kaj lasitaj sur la ebenaj kamparoj.

La portugallingva vorto "Ingá" originis el la tupia in-gá, kiu signifas "akvumita, superakvita".



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!