Herivelto Martins

Herivelto de Oliveira Martins (Vila de Rodeio, 30ª de januaro 1912 — Rio-de-Ĵanejro, 17ª de septembro 1992) estis tre fama brazila komponisto, kantisto, muzikisto kaj aktoro. Li estis edzo de la kantistino Dalva de Oliveira, kaj patro de la kantisto Pery Ribeiro.

Li estis ano de la Muzikkomisiono de la Arta Departemento de Ministerio pri Laboro, prezidanto de Sindikato de Komponistoj kaj reprezentanto de Sbacem (Asocio de Aŭtorrajtoj).

En 1987, li ricevis la Premion Shell pro sia muzika verkaro. La premio estis liverata ĉe Municipa Teatro de Rio-de-Ĵanejro, kun koncerto en kiu gravaj artistoj omaĝis lin, inter ili Elizeth Cardoso, Pery Ribeiro, Zezé Mota, Raul Sampaio, Trio de Ouro kaj Shirley Dom. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!