Rigardu la ĉielon

(Originala titolo: Olhe para o céu)
Verkis: Nelson Ned
Traduko: Ana Paula Pose
Revizio: Said Albuquerque

Rigardu la ĉielon
Rigardu la maron
Vidu kiajn mirindaĵojn
kreis mia Dio

Grimpu sur la montojn
Rigardu la arbaron
Vidu kiajn mirindaĵojn
kreis mia Dio

Sinjor’ faris Vi la sunon kiu nin varmigas
Sinjor’ faris Vi la lunon kiu lumigas
Sinjor’ faris Vi la stelon kiu orientas
Sinjor’ estas Vi la vojo

Sinjor’ mi volas vin ĉiam ĉe mi
Sinjor’ estas vi mia pastro kaj bone amata
Sinjor’ mi laŭdas Vin pro via zorgo
Restu kun mi Sinjor’

(Parolate:)

Ho Sinjor’, nia Sinjor’
Kiel admirinda estas Via nomo
Tra la tuta Tero
Ĉar Vi metis Vian gloron
Super la ĉieloj

Kiam mi vidas viajn ĉielojn
Laboro de Viaj fingroj
La lunon kaj stelojn, kiujn vi preparis
Ho Sinjor’, nia Sinjor’
Kiel admirinda estas Via nomo
Tra la tuta Tero

(Kantate:)

Sinjor’ kun la belaj koloroj de l' ĉielarko
Vi pentris la belajn florojn kaj la birdetojn
Nokte, Vi pentris la ĉielon marblue
Sinjor’ estas Vi la vojo

Sinjor’, faris Vi la ridetojn de la infanoj
Sinjor’ Vi donis al mi fidon kaj esperon
Sinjor’ faris Vi la larmon kiu instruas
Ho, kiel mi adoras vin Sinjor’



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!