Freŝaj larmoj

Verkis: BrunêFábio Santos

La planedoj dancas
Man' en mane
La birdetoj kantas
Tre afable
Kreskas en la kor'
Dolĉa varmo
Sur mia vizaĝ'
Freŝaj larmoj
kaj mi pensas pri la sorto, pri la viv'

Mi invitas vin
al vojaĝo
temas pri alia
pejzaĝo
Ĉu mistera forto,
la hazardo,
regas super homoj,
bestoj, arboj?
kaj mi pensas pri la sorto, pri la viv'

kaoso sur la mondo,
blua ŝip' en la kosmo,
la certeco, unu sola,
estas via mia koro.



Kantas kaj gitarludas: Brunê


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!