Ama emo

Verkis: Émerson dos Santos

Soleca estis mia vivo sur la Tero
Ne multaj estis oportunoj por la am'
Vi povas diri ke mi vivis en mizer'
kaj iusence prava estas ĉi deklam'

Sed foje io ja okazas, mi konfesas
La ama emo ofte vizitadas min
Kaj kvankam pro distanco ili ne sukcesas
tiuj sentoj loĝas ĉi ĉe mia sin'

Al eta sonĝo iam havis mi inklinon
al ŝi tre plaĉis mia ŝatata kantar'
Literature mi mesaĝis al diin'
kiun mi pli profunde konis apud mar'

Dum la Silvestro mi renkontis fantazion
ni promenadis en arbaro sub la lun'
En frida sunleviĝo trovis mi magion
kvankam tiam tute ne videblis sun'

(portugallingve)
Eu quero tanto te encontrar
e outra vez poder te ver
O tempo e a distância fazem
a saudade só crescer


La ama emo povas esti malsekura
ĉar pro sopiro ja ŝiriĝas homa kor'
Sed se foresta tempo estas la plej dura
la revido estas plej feliĉa hor'

Unu, du, tri, kvar


Rim: Libera esperantigo de la portugallingva strofo: "Mi ege volas renkonti vin / kaj alifoje vidivi vin / La tempo kaj la malproksimo / kreskigas la saŭdadon".



Kantas: Émerson dos Santos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Bela kanto, bela komponaĵo, bela interpreto. (Paulo P Nascentes)

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!