Bestoj kaj birdoj

(Originala titolo: O pastorzinho -aŭ- Dó ré mi fá)
Tradicia
Versio: Maria Eurípedes

Testudo malrapida
Kaj kuniklo tre rapida
Ambaŭ vivas harmonie
Malproksime aŭ ĉi tie

Ripetaĵo:

Bestetoj kaj bestegoj
Birdetoj kaj birdegoj
Troviĝas en la mondo
Beligas do la mondon

Kateto tre malgranda
Kaj ĝirafo ja tre granda
Ambaŭ vivas harmonie
Malproksime aŭ ĉi tie

(Ripetaĵo)

Hundeto malsovaĝa
Kaj leono tre sovaĝa
Ambaŭ vivas harmonie
Malproksime aŭ ĉi tie

(Ripetaĵo)

Noktuo flugas alte
Kaj kokino tre malalte
Ambaŭ vivas harmonie
Malproksime aŭ ĉi tie

(Ripetaĵo)


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La anaseto

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!