Jackie Tekila

(Originala titolo: Jackie Tequila)
Verkis: Chico Amaral k Samuel Rosa
Traduko: Cícero Soares

Funko en favelo en Mangejra
La junulino tute ebla diras jes
Luna festo – for la fasto!
Por ni bajano en Kruzejro
La junulino daŭre diras: Don’t worry
'Cause everything is gonna be alright
Everything, every tune, will be played by night

Ŭie-e-ho-ho
Laŭ nomo ŝia Jackie, ho!
Tekila
Ho Jakelino Nuba, ho!
Tekila

Kafo-La-Stacio kun rege’
La junularo venas tien ĉi sen ve’
Mi kaptos tiam Jackie-n, ho!
Se ŝi entute estos ĉe
Se ne ĉe, senĉene!
La tramo de deziro iras ade
Perkutado kaj sekso
Sopiro pri la monda pado, ho!
Laŭ nomo ŝia Jackie, ho!
Tekila
La nomo Jakelino Nuba, ho!
Tekila

Ho, Jackie naskiĝinta en kabano Barbadosa
Haŭto de Karib’, plensuna mojosa
La patro venis kun du filinoj en la floso
Lakto de balen’ kaj akvo de kokoso
Jackie, junulino belulino turnetosa
Sveno de vojaĝo, vagado en kaos’
Spiro plej sovaĝa, okuloj de kareso
Hunda, bovina, vipera, gazela
Linda tuta, tute linde bela
Tuta beleco preĝeja kaj bordela
Jackie Tekila, glaci’ kaj Koka-kolo
Longa lango voru mian volon
I will say: Ŭo-ŭo-ie’


Rim: Kelkaj versoj en la originalo estas en la angla:
'Cause everything is gonna be alright / Everything, every tune, will be played by night = Ĉar ĉio estos en ordo / Ĉio, ĉiu melodio, estos ludita nokte
I will say = Mi diros


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!