Samuel Rosa

Samuel Rosa de Alvarenga (Belorizonto, la 15ª de julio 1966) estas brazila kantisto, komponisto kaj gitaristo.

Li estas la ĉefkantisto de la fama grupo Skank, kaj ankaŭ komponisto de la melodioj de la plejmulto de la muzikaĵoj de l' grupo. Kun Skank li koncertis en landoj kiel Hispanio, Argentinio, Ĉilio, Usono, Francio, Germanio, Italio, Svisio kaj Portugalio.

Li laboris kun Lô Borges, John Shaw (UB40), Paul Ralphs, Carlos Santana, Uakti, Simone kaj Arnaldo Antunes, inter aliaj.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!