Nokte ĉe l' maro

(Originala titolo: Au clair de la lune)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

Sole kaj ĉagrene,
kun mia malĝoj',
iras mi promene
laŭ la sabla voj',

kaj, en la trankvilo
de la nokta hor',
glitas luna brilo
sur la mara for'.

Ridas kvin anĝeloj
en Suda Stelar'
dum aliaj steloj
falas al la mar',

kaj, en la silento
de l' ĉiel' sen fin',
kompatema vento
venas kisi min.

Malgraŭ la bonvolo
de l' tuta ĉiel',
restas mia solo
plena de malhel',

ĉar en mia koro
sangas granda tru'
kun la rememoro,
ke ni estis du.


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!