Dum mia kantad'

(Originala titolo: Enquanto eu cantar)
Verkis: Alexandre Santos
Traduko: Flávio Fonseca

Dum mia kantad’ ĉiu revo fariĝos realo
Kaj la blanka nub’, kiu portas kaj ĉeestas min
Dissemos ĉi kanton kaj vojon florigos en valo
De tiuj plorantaj, vagantaj sen ia destin’

Dum mia kantad’ la popolo fariĝos radiko
De l’ roza burĝono plantita en polmo de l’ vent’
Kaj la fantazio de l’ vivo pri plena feliĉo
Ja vero fariĝos tuj post la komprena moment’

Ke kantadi estas venki super la mond’,
Kuniri en frata pluir’
Ke amadi estas perdi kontraŭ la am’,
Sorbiĝi de reva inspir’


Rim: Registrita portugallingve en la KD A Força que Ecoa em Todo Canto, de Flávio Fonseca.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Gratulon!! Bela poemo kaj serena melodio, kondukas nin promeni en tiu valo!!

    ResponderExcluir
  2. Bele! Gratulon al Alexandre kaj al vi, Flavio!
    Jen kondukanta muzikpoemo!
    Dirce Sales

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!