Restu apud mi

(Originala titolo: Stand by me)
Verkis: Ben E. King k Jerry Leiber k Mike Stoller
Traduko: Markone Froes

Kiam nokto alvenas
kaj la ter' estas malluma
kaj la luno estas la nura
lumo kiun oni vidos
ne, mi ne timos
ne, mi ne timos
nur dum vi apogos min
restu apud mi

kaj kara, kara
restu apud mi
ho, apogu min
restu apude
restu apud mi
restu apud mi

se la ĉielo kiun ni miras
ruiniĝus kaj faliĝus
aŭ la montaro pecetiĝus
en la maron
mi ne ploros
mi ne ploros
ne, mi verŝos nek unu larmon
nur dum vi apogos min
restu apud mi


Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).
Rim²: En tiu ĉi muzikteksto troveblas kelkaj gramatikaj eraretoj (kiel "faliĝus" anstataŭ "falis", "nek unu" anstataŭ "eĉ ne unu"), prononcaj eraretoj (kiel "kjun" anstataŭ "kiun"), kaj la metriko ne bone kongruas kun la originalo. Tamen, ĝi estas jam registrita en albumo (per la tre bona voĉo de la tradukinto), tial ĝi aperas en Brazila Kolekto.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Markone Froes)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!