Kuraĝaj fratoj

(Originala titolo: Irmãos Coragem)
Verkis: Nonato Buzar k Paulinho Tapajós
Traduko: Flávio Fonseca

Maten’ jen alvenas el foro
Maten’: jam la sun’, jam la horo
Kaj kampoj malfermiĝis je flor’
Kaj necesas kuraĝo
Ĉar vivon vojaĝo
Destinas al kor’ 

Brustmalfermu, kuraĝon, frat’!
Pro la amo vigliĝu, frat’!
Se al vivo vi plonĝas
La sorto ne sonĝas kaj iĝas konstat’

Maten’ jen alvenas el foro...

La rekto, raso, la rado, la rondo
Rivero, revo, la risko, rezon’
Sed se al vivo vi plonĝas
La sorto ne sonĝas kaj iĝas kanzon’

Ho frat’, ja necesas kuraĝo
Ho frat’, ja necesas kuraĝo
Ho frat’, ja necesas kuraĝo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!