Malgraŭ ke estu mi

(Originala titolo: Mesmo que seja eu)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Scias mi ke faris vi kastelojn
Ke pri la sav' de drako sonĝis vi
La iluzi' jen for
Vekiĝis vi kaj solas via kor'
Vi solas en silent' de via ĉambro
Kaj serĉas vi la glavon de l' savant'
Li en sonĝ' do malesperas
Neniam de l' rabobesto vin liberas
Soleco-best'.

Per fort' de mia ploro
Mi portas la varmon al ĉi via koro

Venu muziko
Kaj via mano

Filozofie poezie
De l' avino jen la diro
Estu vi kun la fuŝul' sed en kuniro
Bezonas vi ke estu homo kiun mastru vi
Malgraŭ ke ĉi ulo estu mi.

Ja homo kiun mastru vi
Ja homo kiun mastro vi
Malgraŭ ke estu mi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!