Kara frato

Verkis: Vera Jordan

Kara frato,
Plezure mi ekkonis vin.
Amikecon,
Oni donas sincere.
Mia kor' faras tion vere,
Ĉar morgaŭ ni
Kune iros dum la tuta vivo
La alian helpanta en la dolor'.

Kamarado,
Ne sentu vin tiel sola.
Amikaro estas kiel plua font'.
Senĉese la animo ĝojigas
Kredu, mi ne troigas.
Hodiaŭ vi ekridos, ke de la nova vivo
Estos ĉiam kara, belaĵoj ĉe horizont'.

Regos la espero, komencas
Vera amikeco multe necesas.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.

Kara, kara, kara frato
Plezure mi ekkonis vin.

Kara kamarado
Ne sentu vin tiel sola.

Regos la espero, komencas
Vera amikeco multe necesas.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.

Mi kaj vi ĝojigante la tutan mondon,
Mi kaj vi ĝojigante unu la alian,
Mi kaj vi kantantaj sur la suno,
Mi kaj vi, la amo estas tiel bela.


Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!