Ŝaltu vian lumon

(Originala titolo: Acenda sua luz)
Tradicia
Portugallingva parodio: Simone Campos (el Hoje chove amanhã serena)
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.

La helpo el la Alto venas, venas sen timem',
ĉar ĝi esperas ĉiam la plejbonon de vi mem.

Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.

Vi estas elektita por akcepto kaj konsol',
klarigo pri l' Doktrino de Jesuo al popol'.

Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.

La frata instruado bezonatas por la fort',
kaj tiel karitato povas esti via vort'.

Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.

La tempo tre valoras por akiro de sinkon';
profitu la momenton sur la kampo de la bon'!

Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!