Paŝtista Nigruleto

(Originala titolo: Negrinho do pastoreio)
Tradicia, rikoltita de Barbosa Lessa
Traduko: Ivo Sanguinetti

Paŝtista Nigruleto
Mi bruligas kandelon por vi
Kaj petas ke vi redonu
La kamparon, kiun perdis mi
Paŝtista Nigruleto
Estas ĝi Dia trezor'
Mi flamigas tiun kandeleton
En ĝi estas mia kor'
Volas mi revidi kampojn
Kolorplenajn je pitango
Kaj revidi gaŭĉineton
Kun la ĝojo sur la vango.
Volas mi nur ĉevalrajdi
Spirante liberecon
Kiun mi perdis en la urbo
Kiam lasis la verecon
Paŝtista Nigruleto
Mian landon portu al mi
Kandeleton jam bruliĝas
Kaj varmiĝas tradici'.


Rim: Registrita de la kantisto Nelson A. Pacheco en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!