Ĝardenistino

(Originala titolo: Jardineira)
Verkis: Benedito Lacerda k Humberto Porto
Traduko: Pastro Machado

Ĝardenistino, kial vi malĝojas?
Kio malbona estas nun al vi?
— La kamelio falis de la branĉo,
Sopiris, mortis jen apud mi.

Ĝardenistino, koramatino.
For la malĝojo, via estas ĉio, ĉio
Multe pli vi bela estas
Ol mortinta kamelio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Ĝardenistino
Ĝardenistino
Ĝardenistino

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!