Karnavalo en Rio

Verkis: Sylla Chaves

Ze-Perejra, kun Petro la Unua,
alvenis el Portugalio.
Kaj tiele, en tiu tempo frua,
naskiĝis karnaval' en Rio.

Tuj nigrulo pli varman ritmon uzis,
siajn plumojn alpruntis indiĝen'
kaj la tuta Rio sin amuzis,
dum al supro de la montoj
supreniris la refren'...

Arlekeno venis el Italio
kaj el Svisio venis la parfumĵetil'...
Sed ni estas ja tri-rasa lando:
Karnaval' kun sambo
estas el Brazil'!

Karnavalon mi gardas en memoro
kun ĝia melodi' ĝojplena:
popolfesto de ritmo kaj koloro
ĝis la roziĝo frumatena.

El fenestroj falis paperrubandoj...
Eĉ en tramoj aŭdiĝis kantistar'...
Kopakabana en gajaj bandoj
je la sono de la sambo
sin amuzis ĉe la mar'.

Reĝo Momo aperas nun en gloro
tra nia bela urbo plena je ornam'...
ĉiuj kune ĝis plej fora foro
rekte el la koro
kantas nun pri am'!


Registrita en la albumoj Karnavalo en Rio kaj Karnavale.


Rim:
- Ze-Perejra - fondinto de brazila karnavalo.
- Petro la Unua - tiama imperiestro de Brazilo.
- Rio - mallongigo de la urbonomo Rio-de-Ĵanejro.
- Kopakabana - fama kvartalo de Rio.
- Reĝo Momo - dika karnavalemulo elektita ĉiujare por esti karnavala reĝo.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Joel de Castro)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!