(Originala titolo: Contigo aprendí)
Verkis: Armando Manzanero
Traduko: Vitor Mendes
Kun vi lernis mi
Ke estas novaj kaj pli bonaj emocioj
Kun vi lernis mi
Ke al mi eblas multaj novaj iluzioj
Lernis mi
Ke la semajno pli ol la sep tagoj estas
Kaj nun se venas iu ajn ĝojo mi festas
Esti feliĉa jen ke mi lernis kun vi
Kun vi lernis mi
La lunon vidi je la flanko nevidebla
Kun vi lernis mi
Via ĉeesto estas tute neŝanĝebla
Lernis mi
Ke povas kis' pli dolĉa kaj profunda iĝi
Ke mi jam povas de ĉi mondo translokiĝi
Ĉar ĉion bonan jen ke mi vivis kun vi
Kaj mi lernis kun vi
Ke mi naskiĝis kiam do vin konis mi.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Kun vi lernis mi
Ĉiukaze gravas havi bonan instruiston...
ResponderExcluirHm, bona konsidero...
ExcluirUaü! Mi revenis en la tempon...
ResponderExcluirGratulon, Vitor!