Kun vi lernis mi

(Originala titolo: Contigo aprendí)
Verkis: Armando Manzanero
Traduko: Vitor Mendes

Kun vi lernis mi
Ke estas novaj kaj pli bonaj emocioj
Kun vi lernis mi
Ke al mi eblas multaj novaj iluzioj

Lernis mi
Ke la semajno pli ol la sep tagoj estas
Kaj nun se venas iu ajn ĝojo mi festas
Esti feliĉa jen ke mi lernis kun vi

Kun vi lernis mi
La lunon vidi je la flanko nevidebla
Kun vi lernis mi
La vivo sen via ĉeesto estas febla

Lernis mi
Ke povas kis' esti pli dolĉa kaj profunda
Ke kun vi estas nun la amo pli abunda
Ke eblas amo, sen ĵaluzo, sen envi'

Kaj kun vi lernis mi
Ke mi naskiĝis kiam al mi venis vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Kun vi lernis mi

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!