Bonŝance

(Originala titolo: Ainda bem)
Verkis: Marisa Monte k Arnaldo Antunes
Traduko: James Rezende Piton

Bonŝance, mi
Finfine renkontis vin
Mi ne havas, tute ne,
Meritojn por tiu am'
De vi

Neniu eĉ
Valoron trovis en mi
Aliaj, tro sen graci',
Kaj mi eĉ malfidis jam
Pri mi.

Mia sola kor'
Plene jam alkutimiĝis
Pri tiu solec'
Nepenseblis, ke vi restos
Kaj fine vi restis plu
Vi venis por resti plu
Vi tre feliĉigas min
Vi daŭre kantigas min,
Sen fin'

Mia propra kor'
Jam montriĝis malaktiva
Sen plej eta iluzi'
Post la granda suferado
Jam pasis tiu ŝtormo
Ĉio nun en transformo
Vi tre feliĉigas min
Vi daŭre kantigas min,
Sen fin'



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Por spekti la kompletan videon, abonu:


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Belega filmeto estas farita al la originalo de ĉi tiu kanto: https://www.youtube.com/watch?v=t7M89YJAPhM. Kaj la bildeto, kiu akompanas la tradukon (denove tre belan, de James) diras al ni, ke la amo floras en ĉiu aĝo...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!