Diana

(Originala titolo: Diana)
Verkis: Toninho Horta k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Amikino, mi revenas hejmen,
Jam ne vin vidas ĝoja kaj preskaŭ homa,
Korpo kolora je blanko kaj brun',
Ia tristeco en rigard'
Kvazaŭ doloroj estus je miliard'

Mi ne renkontas vin plu ĉe la sojlo
Vive kurantan bele aŭ ripozantan
Nur la malplenon ĉie sen krad'
Nur la silenton mi trovas tra
Nia teritorio de ludad'

Dum la dimanĉa manĝ', kutima festo
Ĉiuj inventas iel novajn sekretojn
Sed malĉeestas blanko kaj brun'
Kaj la tristeca miliard'
Tamen la infanaro ludas jam
Kvazaŭ ankoraŭ vivus la rigard'

Diana, Diana, Diana, Diana, Diana


Rim: Tiu ĉi kanto estas verkita omaĝe al mortinta hundino amata de la aŭtoroj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!